|
Tiu ĉi artikolo traktas la politikan kaj administran regionon Ioniaj Insuloj, kiu teritorie krom la insulo Kitero ampleksas la reston de la geografia areo Ioniaj insuloj. Pri la geografia areo vidu apartan artikolon.
|
La regiono Ioniaj Insuloj (greke Ιόνια Νησιά, Iónia Nisiá) estas unu el 13 administraj regionoj ("periferioj", περιφέρειες - periféries) de Grekio. La regiono konsistas el la teritorio de la nordaj insuloj de la samnoma insularo en la Ionia Maro, proksimaj al la okcidenta marbordo de Grekio, ekskluzive de la insulo Kitero, kiu laŭ geografia difino do jes ja estas parto de la insularo.