Irigacio (akvumado, akvado) estas akvomastruma metodo por arte provizi la agron per akvo por plifaciligi la vivon de la kultivataj plantoj kaj pligrandigi la produktadon. La moderna irigacio, akvodefluigo, sterkado kaj uzado de maŝinoj ĉiaterene grandigis grave la produktivecon de la agrikulturo.
Irigacio estas la artefarita aplikado de akvo sur la tero aŭ grundo. Ĝi estas uzata por helpi en la kreskado de agrikulturaj kultivaĵoj, eltenado de la pejzaĝoj, kaj replantado de damaĝitaj grundoj en sekaj areoj kaj dum periodoj de maltaŭgaj aŭ malsufiĉaj pluvo-kvantoj. Aldone, irigacio ankaŭ havas kelkajn aliajn uzojn en plantoproduktado, kiuj inkludas protekti plantojn kontraŭ frosto,[1] nuligi kreskadon de fiherboj en cerealaj kampoj[2] kaj preventado de grundofirmigo.[3] Kontraste, agrikulturo kiu dependas nur el rekta precipitaĵo estas nomata senirigacia agrikulturo aŭ pluva agrikulturo.
Irigaciaj sistemoj estas ankaŭ uzataj por polvonuligo, disponigo de akvoforigo, kaj en minado. Irigacio estas ofte studita kune kun drenado, kiu estas la natura aŭ artefarita forigo de surfaca kaj sub-surfaca akvo el difinita areo.
Irigacio estis ŝlosila trajto de agrikulturo dum ĉirkaŭ 5,000 jaroj kaj estas produkto de multaj diversaj kaj apartaj kulturoj. Historie, ĝi estis la bazo por ekonomioj kaj socioj tra la tuta mondo, el Azio al Sudokcidenta Usono.