Isarna lingvo | |
ภาษาอีสาน (phaːsaː iːsaːn) | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
laŭa lingvo | |
Parolata en | Tajlando |
Regiono | Isano |
Parolantoj | 15 000 000 |
Rango | 64 (1996) |
Skribo | sajama skribo |
Lingvistika klasifiko | |
kradaja | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | tai |
ISO 639-3 | tts |
Glottolog | nort2741 |
Angla nomo | Isan |
Franca nomo | isan |
La isana lingvo aŭ isarna lingvo (Isaan aŭ Esarn, taje: ภาษาอีสาน phasa isan) estas la lingvo de la isana regiono de Tajlando. Ĝi estas tonlingvo de la Taja lingvo-familio, kaj estas proksime parenca al la laŭa, sed ankaŭ estas multe influita de la siama; la tri lingvoj estas plejparte reciproke interkompreneblaj. Ĝi ankaŭ estas nomata nordorienta taja lingvo (ภาษาไทยตะวันออกเฉียงเหนือ phasa thai tawan ok chieng neua) kiel dialekto en Tajlando.
Fonologio kaj la reguloj por determini tonojn varias laŭ la dialekto, sed estas ĝenerale similaj al tiuj de la laŭa. La Khorata dialekto miksas trajtojn de la isana kaj la siama. La vortoprovizo plejparte samas tiun en la laŭa, krom la uzon de Tajaj pruntvortojn kaj neologismojn.
Ĝi estis antaŭe skribata uzante la laŭan skribsistemon, kun Tua Tham-o uzata por religiaj surskriboj. Ekde la enkonduko de siama-lingva instruado en la 1920-oj, ĝi estas skribita per la taja alfabeto.
En antaŭaj tempoj, antaŭ la adopto de la neologismo Isaan/Isarn, la lingvo kaj popolo estis nomita la laŭa, kaj (kvankam ade malpli ofte) la lingvo kaj popolo estas ankoraŭ nomataj laŭa de multaj homoj, kiel mallaŭda komento fare de la centraj tajoj, rimarkante la strangajn laŭajn trajtojn de la lingvo, kaj fare de lokuloj, aparte fare de pli maljunaj homoj.