Isidor Isaac Rabi

Isidor Isaac Rabi
Nobel-premiito
Persona informo
Isidor Isaac Rabi
Naskiĝo 29-an de julio 1898 (1898-07-29)
en Rymanów
Morto 11-an de januaro 1988 (1988-01-11) (89-jaraĝa)
en Manhatano, Nov-Jorkio,  Usono
Tombo Riverside Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judismo vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Usono
Aŭstrio-Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio
Universitato Cornell
John Jay Educational Campus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Isidor Isaac Rabi
Familio
Edz(in)o Helen Newmark (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fizikisto
universitata instruisto
nuklea fizikisto
teoria fizikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Atoma fiziko Redakti la valoron en Wikidata vd
Doktoreca konsilisto Albert Potter Wills vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isidor Isaac RABI (29-an de julio 1898, Rymanów, nun en Pollando (tiam en aneksita Galicio, Aŭstrio-Hungario) – 11-an de januaro l988, Novjorko, Usono) estis usona fizikisto (pol-jud-devena), kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1944 pro malkovro (1937) de la mezura metodo de atomaj kolorbildoj, baziĝanta sur magneta rezonado de la atomaj kaj molekulaj faskoj.

Liaj gepatroj translokiĝis en 1899 al Novjorko. Rabi diplomiĝis en 1919 pri kemio en la Universitato Cornell, poste studis fizikon kaj akiris gradon de Ph.D. en 1927 en Universitato Kolumbio.

Li daŭrigis esplorojn en Eŭropo kaj ekde 1929 instruis en la Universitato Columbia, kie iĝis en 1937 profesoro pri fiziko. Li gvidis inter 1940 kaj 1945 sciencistan grupon en Masaĉuseca Instituto de Teknologio, kiu evoluigis la radaro. Li estis konstanta membro de la ĝenerala konsila grupo de la Atomenergia Komisiono de 1946 ĝis 1956 kaj prezidis la grupon de 1952 ĝis 1956 – kiel posteulo de J. Robert Oppenheimer.

Li lanĉis la ideon de internacia instituto pri grandenergiaj fizikaj esploroj, realigita poste ne Ĝenevo, Svislando (kiel CERN). Li partoprenis en fondo de Landa Esplora Instituto Brookhaven (Upton, Novjorkio).

Lia plej grava scienca rezulto estas, ke li ellaboris en la 1930-aj jaroj la mezuran metodon de magnetaj specifaĵoj de atomoj, atomkernoj kaj molekuloj. Tiu metodo baziĝas je mezuro de magneta momanto de la atomkernaj protonoj.

Lia metodo ebligis tre precizajn mezurojn, laŭ kiu estiĝis praktikaj aplikoj kiel atoma horloĝo, masero, lasero kaj MR-bildigo.

Pri Edward Teller diris: "…la mondo estus multe li bona loko sen li".


Developed by StudentB