Iskemio

Bluiĝo de la piedfingroj povas esti signo de iskemio.

En medicino, oni nomas iskemio la ĉelan streson kaŭzitan de ĉiu ajn malpliiĝo nedaŭra aŭ daŭra de la sanga irigacio kaj sekve la malpliiĝo de la oksigena kontribuo (hipoksio), de nutraĵoj kaj la forigo de produktoj de la metabolo de histo biologia. Ĉi tiu suferado ĉela povas esti sufiĉe intensa por kaŭzi morton de ĉeloj kaj histoj, al kiuj ĝi apartenas (nekrozon). Unu el la funkcioj bazaj de la sango estas fari ke la oksigeno akirita de la pulmoj kaj la nutraĵoj moviĝu tra la organismo kaj alvenu al ĉiuj histoj de la korpo.

Por transvivi, ĉeloj bezonas akiri energion. Ĝenerale, estas du manieroj por generi ĝin (ambaŭ bazitaj en procezoj ĥemiaj), kiuj uzas la energion konservatan en unu ol pli ligoj: el la fermentado aŭ el la oksigeno. Se la iskemio estas tre grava eblas okazi anoksion, kio implicas ke la histoj de tiu regiono ne povos havi la energion bezonatan por transvivi. Tiel la histo mortas. Ĉiu histo havas nivelon malsama de tolero al manko oksigena.


Developed by StudentB