Istanbulo | |
turke İstanbul, greke Κωνσταντινούπολις | |
urbo | |
Oficiala nomo: İstanbul | |
Kromnomo: Stambulo | |
Lando | Turkio |
---|---|
Regiono | Marmora |
Historiaj nomoj | Stambulo, Konstantinopolo, Bizanco |
Provinco | Provinco İstanbul |
Historiaj regionoj | 4
|
Transporto | Tramtransporto en Istanbulo |
Najbaras kun | Marmora Maro |
Memorindaĵoj | 6
|
Konstruaĵo | Universitato de Istanbulo |
Markolo | Bosporo |
Situo | Istanbulo |
- alteco | 40 m s. m. |
- koordinatoj | 41° 00′ 44″ N 28° 58′ 33″ O / 41.01222 °N, 28.97583 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 100 |
Areo | 1 830,92 km² (183 092 ha) |
Loĝantaro | 15 462 452 (2020) |
Denseco | 8 445,18 loĝ./km² |
Estiĝo | - |
- Bizanco | 667 a.K. |
- Konstantinopolo | 330 |
- Istanbulo | 1453 |
Urbestro | Ekrem İmamoğlu
(ekde 17-a de aprilo 2019) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 34010 ĝis 34850 kaj 80000 ĝis 81800 |
Tel. antaŭkodo | (+90) 212 (eŭropa parto) (+90) 216 (azia parto) |
Aŭtokodoj | 34 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Historia areo de Istanbulo |
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo |
Jaro | 1985 (#9) |
Numero | 356 |
Regiono | Eŭropo |
Kriterioj | i, ii, iii, iv |
Situo en Azio
| |
Situo de Istanbulo enkadre de Turkio
| |
Urbo mapo
| |
Vikimedia Komunejo: Istanbul | |
Retpaĝo: www.ibb.gov.tr | |
Istanbulo estas urbo en Turkio, plejparte en ties eŭropa parto. En sia historio ĝi estis nomata ankaŭ Stambulo, Konstantinopolo kaj Bizanco. Ĝi situas ambaŭflanke de la Bosporo. Ekde la falo de la Bizanca Imperio per la falo de la urbo en 1453 ĝi estis la ĉefurbo de Turkio ĝis 1923 (t.e. de la Osmana imperio kaj je la unua periodo de la Respubliko de Turkio).
Ĝi estas la plej loĝata urbo en Turkio kaj la ekonomia, kultura kaj historia centro de la lando. Istanbulo estas transkontinenta urbo en Eŭrazio, super la Markolo Bosporo (kiu separas Eŭropon kaj Azion) inter la Marmora Maro kaj la Nigra Maro. Ties komerca kaj historia centro kuŝas sur la eŭropa flanko kaj ĉirkaŭ unu triono de ties loĝantaro loĝas en ĉefurboj de la azia flanko de la Bosporo.[1] Kun totala loĝantaro de ĉirkaŭ dek kvin milionoj da loĝantoj en ties metropola areo,[2] Istanbulo estas unu el la plej grandaj urboj de la mondo laŭ loĝantaro, range kiel la dekkvina plej granda urbo de la mondo kaj la plej granda urbo en Eŭropo. La urbo estas la administracia centro de la Istanbula Metropola Municipo (samtermina kun la Istanbula Provinco).
La urbo tenas strategian situon inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo. Ĝi estis ankaŭ sur la historia Silka Vojo.[3] Ĝi kontrolis la fervojajn retojn inter Balkanio kaj Mezoriento kaj estis la nura marvojo inter la Nigra Maro kaj la Mediteraneo. En 1923, post la nomita Milito por Turka Sendependiĝo, Ankaro estis elektita kiel la nova ĉefurbo de Turkio kaj la urbonomo estis ŝanĝita al Istanbulo. Tamen ĝi plutenis elstrecon en geopolitikaj kaj kulturaj aferoj. La loĝantaro de la urbo pliiĝis dekfoje ekde la 1950-aj jaroj, ĉar migrantoj el la tuta Anatolio venis kaj la urbolimoj devis etendiĝi por enhavi ilin.[4][5] Artoj, muziko, filmoj kaj kulturaj festivaloj estis establitaj fine de la 20a jarcento kaj plue estas gastigitaj de la urbo nuntempe. Plibonigoj en infrastrukturo produktis kompleksan transportan reton en la urbo.
Ĉirkaŭ 12 milionoj da eksterlandaj vizitantoj venis al Istanbulo en 2015, kvin jarojn post ĝi estis nomumita Eŭropa Kultura Ĉefurbo, kio faras ĝin la kvina plej populara turisma destinejo.[6] Ĝia historia centro estas la plej grava altiraĵo, kaj parto el tio estis listigita kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.[7] La distra kaj kultura kerno estas ĉirkaŭ la natura haveno de la urbo, la Ora Korno, en la distrikto Beyoğlu. Konsiderita Alfa-Mondurbo fare de la Globalization and World Cities Research Network,[8] ĝi estas hejmo de sidejoj de multaj turkaj kompanioj kaj amaskomunikiloj kiuj respondecas pri pli ol unu kvarono de la Malneta enlanda produkto de la lando.[9]