Itala lingvo | ||
Italiano | ||
Teritorioj kun signifa nombro de ital-parolantoj | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
italaj latinidaj lingvoj • sud-Eŭropaj lingvoj | ||
Parolata en | Italio, San-Marino, Vatikanurbo, Svislando, Slovenio, Kroatio, Francio, Monako, Libio, Tunizio, Eritreo, Etiopio, Somalio, Malto, Albanio, Kanado, Argentino, Brazilo, Meksiko, Venezuelo | |
Parolantoj | 64 800 000 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 70 milionoj | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | proksimume 55 milionoj | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Italio, San Marino, Vatikanurbo, Svislando | |
Reguligita de | Accademia della Crusca | |
Lingva statuso | 1 sekura | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | it | |
ISO 639-2 | ita | |
ISO 639-3 | ita | |
SIL | ITN | |
Glottolog | ital1282 | |
Angla nomo | Italian | |
Franca nomo | italien | |
Vikipedio | ||
La itala lingvo ( aŭskultu; itale: Italiano) estas latinida lingvo, el la familio de hindeŭropaj lingvoj. Ĝi estas bazita sur la klerula florenca varianto de la toskana dialekto uzita en la dekkvara jarcento, kiu kiel la aliaj dialektoj de Italio devenas de la neklerula latina lingvo parolata post la disfalo de la romia imperio.
Ĝi estas parolata de 70 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando.
La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960–1225 la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Dante Alighieri, Giovanni Boccaccio kaj Francesco Petrarca, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Tamen plejmulto de la nekleraj homoj daŭrigis parolante nur siajn regionajn lingvojn ĝis la fino de la Dua Mondmilito. Ĝis la kvindekaj jaroj, nur bone instruitaj homoj kapablis paroli ĝin, dum la plej multo de la homoj nur parolis sian lokan dialekton. Pro la disvastigo de la televido, kiu ĉiam dissendas en la itala, kaj ĝenerala instruado en publikaj lernejoj, kie oni lernas nur en la itala, la plej multo de italoj nuntempe bone konas la norman italan.
Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestiĝon en Eŭropo. Ĝi fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la komponanto estis en Anglio, Germanio kiel Georg Friedrich Händel, Aŭstrio kiel Mozart aŭ en Rusio.