La izoelektra punkto pI estas la pH je kiu aparta molekulo aŭ surfaco ne portas entutan (averaĝan) elektran ŝargon. Molekuloj kiu estas ambaŭ-jonoj enhavas ambaŭ pozitivajn kaj negativajn ŝargojn depende de la funkciaj grupoj aktualaj en la molekulo. Ili estas afektitaj per pH de ilia ĉirkaŭaĵo kaj povas iĝi pli pozitive aŭ negative ŝargitaj pro la gajno aŭ perdo de protonoj H+.
La pI valoro povas ankaŭ afekti la solveblecon de molekulo je donita pH. Tiaj molekuloj havas minimuman solveblecon en akvo aŭ salaj solvaĵoj je la pH, kiu respektivas al ilia pI kaj ofte sedimentiĝas el solvaĵo. Biologiaj molekuloj, kiaj proteinoj enhavas kaj acidajn kaj bazajn funkciajn grupojn. Aminoacidoj kiu konsistigas proteinojn povas esti pozitivaj, negativaj, neŭtralaj aŭ polusaj en naturo, kaj kune doni al proteino ĝian entutan ŝargon. Je pH pli malsupra al ilia pI, proteinoj portas entutan pozitivan ŝargon; pli supre ilia pI ili portas entutan negativan ŝargon. Proteinoj povas tial esti apartigitaj laŭ siaj izoelektraj punktoj sur specifaj ĝeloj per tekniko nomata izoelektra fokusado, kiu uzas gradienton de pH, por apartigi proteinojn. Izoelektra fokusado estas ankaŭ la unua paŝo en du-dimensia ĝela elektroforezo.