Izogramo estas vorto aŭ frazo en kiu ĉiu litero aperas nur unufoje.
Por la sama senco estas uzata ankaŭ la nomo Heterogramo, devenanta el la greka: hetero- kiu signifas 'diversa' kaj -gram kiu signifas 'litero'. Tial en Esperanto tiu termino plej bone tradukiĝas kiel Malsamliteraĵo (simile al Pangramo - Ĉiuliteraĵo).
Per la termino Izogramo oni iam nomas vorton aŭ frazon kie kvanto de aperoj de ĉiu litero estas la sama, egala. Ekzemple "koko" kaj "unu aŭ naŭ" estas 2-izogramoj. Do malsamliteraĵo estas speciala kazo de izogamo, nome 1-izogramo.