Jamajka buteo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka buteo
Jamajka buteo
Jamajka buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. jamaicensis
Buteo jamaicensis
(Gmelin, 1788)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jamajka buteo (Buteo jamaicensis laŭ la scienca nomo) aŭ pli populare ruĝvosta buteo (Buteo jamaicensis) estas mezgranda al granda rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu estas unu el tri specioj populare konataj en Usono kiel "chickenhawk", nome kokagloj, kvankam ĝi rare predas standardgrandajn kokojn.[1] Ĝi reproduktiĝas tra plej de Nordameriko, el okcidenta Alasko kaj norda Kanado ĝis tiom suden kiom ĝis Panamo kaj Karibio, kaj estas unu el la plej komunaj buteoj de Nordameriko. La Ruĝvostaj buteoj povas alkutimiĝi al ĉiuj klimataj biomoj ene de sia teritorio. Estas 14 agnoskataj subspecioj, kiuj varias laŭ aspektoj kaj teritorioj. Ĝi estas unu el la plej grandaj membroj de la genro Buteo en Nordameriko, tipe peza el 690 al 1600 g kaj 45–65 cm longa kun enverguro de 110 al 145 cm. La Ruĝvostaj buteoj estas kazo de seksa dimorfismo laŭgrande, ĉar inoj averaĝas ĉirkaŭ 25 % pli fortikaj ol maskloj.

La Harlana buteo (B. j. harlani), ofte konsiderata separata specio, estas traktata sube en la apartaĵo pri Taksonomio.

La Jamajka buteo okupas ampleksan gamon de habitatoj kaj altitudoj, inklude dezertojn, herbejojn, arbarojn de koniferoj kaj deciduaj, tropikajn pluvarbarojn, terkulturejojn kaj urbajn areojn. Ĝi loĝas tra la tuta Nordamerika kontinento, escepte en areoj senarbaraj de pleja Arkto. Ĝi estas laŭleĝe protektata en Kanado, Meksiko kaj Usono per la Traktato de Migrantaj Birdoj de 1918.

Ĉar ili estas tiom komunaj kaj facile trejneblaj kiel kapablaj ĉasistoj, la majoritato de buteoj kaptataj por falkado en Usono estas Jamajkaj buteoj. Falkadistoj rajtas kapti nur migrantajn buteojn (kiuj jam estis forlasinta la neston, vivas propran vivon, sed estas malpli de unujaraĝaj) por ne malbonigi la reproduktan populacion. Plenkreskuloj, kiuj povus esti reproduktantaj aŭ idozorgantaj, ne povas esti prenataj por falkadaj celoj kaj estas kontraŭleĝa fari tion. Pasintaj ruĝvostaj buteoj kongrue estas preferataj de falkadistoj ĉar tiuj junuloj ankoraŭ ne disvolvigis plenkreskulan kutimaron, kaj povas esti trejnitaj esence pli efike.

La Jamajka buteo ankaŭ gravas por la kulturo de indianoj. Ties plumoj estas konsiderataj sakraj fare de kelkaj triboj, kaj estas uzataj en religiaj ceremonioj.

  1. Red-tailed Hawk. All About Birds. Cornell University. Alirita 16an de majo 2011.

Developed by StudentB