James Albert MICHENER (naskiĝis la 3-an de februaro 1907 en Novjorko, Usono; mortis la 16-an de oktobro 1997 en Aŭstino, Teksaso) estis usona verkisto. Li verkis pli ol 40 librojn, la plej granda parto de kiuj estis detalemaj, fikciaj familiosagaoj kiuj, profunde asimilinte veran historion, traktas la vivojn de multaj generacioj en specifaj geografiaj lokoj.