La Hispana Parlamento nomumis prezidento la socialiston Pedro Sánchez kiu estros la unuan registaron kun ministroj el diversaj partioj por la unua fojo post 40 jaroj da diktaturo kaj 40 jaroj da demokratio.
Ĉinaj sanoficialuloj en la urbo Vuhano konfirmis grandegan kreskon de nova kronviruso je 136 novaj kazoj dum la pasintaj tri tagoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Usono, Francio kaj Rusio planas evakui siajn civitanojn el Uhano, trafita de epidemio de la ĉina kronviruso. Dum lastaj 36 horoj nombroj de infektitoj kaj mortintoj duobliĝis. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
Nombro de infektitoj en Ĉinio atingis 6052, kio superas ciferojn de Saroso — epidemio, kiu en 2002-2003 infektis 5325 kaj mortigis 349 homojn en la kontinenta Ĉinio kaj pli ol 600 tutmonde. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La Monda Organizaĵo pri Sano deklaris tutmondan krizostaton pro la kronviruso, klarigante ke ĝi povas disvastiĝi al landoj, ne preparitaj al lukto kontraŭ ĝi. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
La rusiaj aŭtoritatoj pardonis kaj liberigis usonan-israelan civitaninon, akuzitan pri drogposedo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.