Jean-Baptiste Dumas (1800-1884) (naskiĝis la 14-an de julio 1800 en Alès, Gard, Francio, mortis la 10-an de aprilo 1884 en Cannes, Francio) estis franca kemiisto, konata pro siaj laboroj rilate al organikaj analizoj kaj sintezoj, ekzemple la determinado de la atommasoj kaj molekulmasoj pere de mezurado de ties densecoj. Li ankaŭ disvolvis metodon por analizado de la nitrogeno kaj ties komponaĵoj.[1]
Jean-Baptiste Dumas kaj Jean Stas determinis la atomomason de karbono pesante specimenon de pura materialo, bruligante ĝin en pura oksigeno, kaj poste pesante la karbondioksidon produktitan.