Jean Baptiste PERRIN [ĵabaptist pera] (naskiĝis la 30-an de septembro 1870 en Lille, Francio; mortis la 17-an de aprilo 1942 en Novjorko, Usono) estis franca fizikisto, kemiisto kaj politikisto. Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1926. Studinto de École Normale Supérieure, li estis instruisto (1898) kaj poste iĝis profesoro (1910) pri kemio kaj fiziko en la Fakultato pri sciencoj de Parizo, kie li instruis dum 40 jaroj.
Por sia unua scienca esplorado, Jean Perrin entreprenis solvi la enigmon de la naturo de katodaj radioj kaj X-radioj. Ĉu ili estas lumo ĉu materio ? En 1895, li demonstris per konvinkaj eksperimentoj, ke la katodaj radioj konsistas el partikloj negative ŝargitaj. En 1896 li konstatis, ke la X-radioj agas kiel ultraviolaj radioj havante etan ondolongon, kaj li malkovris, ke ili jonigas gasajn molekulojn.
La plej fama ol siaj sciencaj esploradoj konsistis serion da eksperimentoj inter 1907 kaj 1909, por konfirmi la interpreton de Albert Einstein en 1905 pri la Braŭna molekula movo, kaj determini la konstanto de Avogadro. En 1913, Jean Perrin publicis la libron « La atomoj », en kiu li kolektis pri fizikaj kemiaj scioj kaj alskribis siajn malkovrojn. Tiu verko famigis lin internacie. Li ricevis la Nobel-premio pri fiziko en 1926 pro pruvi la atomhipotezon, ĉesante definitive la longan batalon pro la ekzistado de molekuloj.
Dum la unua mondmilito, Jean Perrin konceptis kaj fabrikis stereoakustikilojn por lokalizi la malamikajn submarŝipojn kaj arteleriojn. Post la unua mondmilito, li zorgis pri scienca edukado kaj konsekvence skribis artikolojn por la studantoj kaj la publiko. Samtempe, li valorigis organizaĵojn pri la kulturo, la industrio kaj la scienca esploro, unue kiel politika konsilisto kaj poste, kiel ano de la registaro de la franca Popola Fronto. Speciale, li estis iu el la fondintoj de la Observatorio de Haute-Provence en 1936, la Palaco de Malkovro en 1937 kaj la Nacia centro pri scienca esploro (CNRS) en 1939.
Jean Perrin estis ano de la Akademio de Sciencoj de Francio, la Reĝa Societo de Londono, la Reĝa Akademio de Belgio kaj ankaŭ aliaj akademioj. Li estis Grand-oficiroj de la Honora Legio. Jean Perrin ekziliĝis volonte al NovJorko kaj mortis en 1942. Liaj cindroj, tiel same kiel lia amiko Paul Langevin, estis transportataj en la Panteono de Parizo en 1948. Ĉiujare Franca societo de fiziko rekompencas fizikiston per Jean-Perrin premio.