Jekaterinburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
plej granda urbo (1934–) plej granda urbo (1923–1934) urbo (1783–) urbego administra dividaĵo de Rusio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 620000–620999 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 468 833 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 139 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 56° 50′ N, 60° 37′ O (mapo)56.83555555555660.612777777778Koordinatoj: 56° 50′ N, 60° 37′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 237 m [+] | ||||
Areo | 468 km² (46 800 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Yekaterinburg [+] | |||||
| |||||
Jekaterinburgo (ruse Екатеринбург), kiu dum sovetia tempo estis nomita Sverdlovsk (ruse Свердловск), estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Sverdlovska provinco, la kvara plej granda urbo de Rusio (ĉ. 1,3 milionoj da loĝantoj) fondita en 18-a de novembro 1723 de Vasilij Tatiŝĉev.
La urbo situas sur la orienta deklivo de Meza Uralo sur bordoj de Isetj (Исеть), kiu enfluas riveron Tobol (Тобол). Jekaterinburgo estas ĉe la Transsiberia fervojo.
Inter 1924 kaj 1991 la urbo nomiĝis Sverdlovsk (ruse Свердловск), kaj nomo de la provinco restis de tiu tempo. Ĝia origina kaj nuna nomo deriviĝas de Jekaterina la 1-a, edzino de Petro la 1-a. Ĝia intertempa nomo devenas de la bolŝeviko kaj unua fakta ŝtatestro de Sovetio Jakov Miĥajloviĉ Sverdlov, kiu verŝajne ordonis la ekzekutadon de caro Nikolao la 2-a en Jekaterinburgo en 1918.
En jaro 1959 la urbo havis 779 mil loĝantojn, en 2002 — 1,29 milionojn.
En Jekaterinburgo studis kaj laboris Boris Jelcin.