Jenisejo | |
ruse Енисей | |
rivero | |
Jenisejo
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Fontrivero | montara sistemo Dod-Tajgasin-Nuru |
- situo | rivero Gunin-Gol, Mongolio |
Enfluejo | Karaa Maro |
Longo | 4 092 km (2 543 mi) |
Akvokolektejo | 2 580 000 km² (258 000 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 19 800 m³/s |
Alflua baseno de Jenisejo
| |
Vikimedia Komunejo: Yenisei River | |
Jenisejo (ruse Енисей, Jenisej) estas rivero en Siberio (Rusio) kaj unu el plej longaj en la mondo.
Ĝi ekestas per kunfluo de Granda Jenisejo (Bej-kem) kaj Malgranda Jenisejo (Ĥua-kem) kaj longas iom pli ol 4.000 km. Ĝia baseno ampleksas 2.600.000 km²; ĝi fluas en la Arktan Oceanon, formante grandan estuaron kaj iĝante la naŭa plej granda akvofluo en la tuta mondo laŭ la akvokvanto (Vidu ĉe Listo de riveroj laŭ akvoŝarĝo).
Preskaŭ tri kvaronoj (2.900 km) de ĝia longo estas navigeblaj, sed nur en varma sezono. Ĉe urbo Krasnojarsk oni kalkulas 196 senglaciajn tagojn jare, ĉe Turuĥansk nur 155.
Ĉe Krasnojarsk la Transsiberia Fervojo krucas la riveron. La fervoja ponto estis konstruita en 1899 kaj ĉe la Monda Ekspozicio en Parizo en 1900 ricevis grandan premion kaj arĝentan medalon (kune kun la Eiffel-Turo).
Tie estas la sola loko kie estas parolata la jenisejaj lingvoj.