Jethro Tull | |
---|---|
Jethro Tull dum koncerto en Neapolo en 1997
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | Blackpool kaj Luton, Anglio |
Ĝenroj | ŝtonroko-folko rokmuziko, progresiva roko |
Aktivaj jaroj | 1968 — nuntempo |
Eldoninto | Chrysalis Records Eagle Records Roadrunner Records EMI Capitol Records Island Records |
Retejo | www.j-tull.com |
Membroj | |
Ian Anderson | |
Signifa instrumento | |
fluto | |
Jethro Tull estas muzika grupo de progresiva roko. Ĝi estis fondita en 1967. Ilia muziko estas stampata per distinga voĉa kaj fluta stilo de ĉefgrupano Ian Anderson. Kvankam ili origine ludis bluson, dum la jaroj ili estas uzinta erojn de multaj muzikaj ĝenroj kiel ĵazo, klasika, kaj popola muzikoj. Ĝi estis fondita en Luton, Bedfordshire, Anglio, en decembro 1967.[1]
Ties muziko estas karakterigita de la voĉo, akustika gitaro, kaj fluto ludata de Ian Anderson, kiu estris la grupon ekde ties fondo, kaj la gitara verko de Martin Barre, kiu estis en la grupo el 1969, kiam li anstataŭis Mick Abrahams.
Ĝi estis unu el la plej sukcesaj muzikaj grupoj de la mondo, nome ili vendis pli ol 60 milionoj da albumoj tutmonde[1] dum kariero kiu daŭris dum pli ol kvardek jaroj.