Jim Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1931 en Crete |
Morto | 18-an de novembro 1978 (47-jaraĝa) en Jonestown |
Mortokialo | Pafvundo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Butler Richmond High School (en) Indiania Universitato Bloomington |
Infanoj | 9 |
Okupo | |
Okupo | murdinto seksatencinto cult leader (en) pastro volontulo |
James Warren «Jim» JONES (Crete, Indianao; 13-a de majo 1931 – Jonestown, Gujano; 18-a de novembro 1978) estis usona pastoro, fondinto kaj estro de la sekto Templo de la Popolo, fama pro la kolektiva memmortigo farita la 18an de novembro 1978 fare de 917 de ties membroj en Jonestown (Gujano),[1] kaj la murdo de kvin individuoj sur proksima aerodromo, inter kiuj la usona kongresisto Leo Ryan. Ĉirkaŭ de 200 infanoj estis murditaj en tiu okazaĵo en Jonestown, preskaŭ ĉiuj per venenigo per cianido.[2] Jones mortis pro kuglovundo al la kapo plej verŝajne farita de li mem.
James naskiĝis en Indianao kaj li startigis sian templon en la 1950-aj jaroj. Poste li translokiĝis kun la templo al Kalifornio meze de la 1960-aj jaroj kaj elstariĝis per la translokigo de la centra sidejo de la templo al San Francisco komence de la 1960-aj jaroj.