Jocelyn BELL BURNELL (naskiĝis la 15-an de julio 1943 en Belfasto) estas nordirlanda astrofizikisto,[1][2] kiu malkovris la unuan trovitan radioondan pulsaron kiel doktoriĝonta studento en 1967.[3][4] Ĉi tiu malkovro eventuale meritis la Nobel-premio pri Fiziko en 1974; tamen, ŝi ne estis inter la ricevintoj.[5] La referaĵo kiu anoncis la malkovron de pulsaro havis kvin aŭtorojn. La gvidanto de Bell Burnell, Antony Hewish,[6][7] listigita unue, Bell Burnell due. Hewish ricevis la Nobel-Premion, kun la astronomo Martin Ryle. Je tiu tempo, astronomo Sir Fred Hoyle kritikis la ellason de Bell Burnell.[8][9][10] En 1977, Bell Burnell diris "Mi kredas ke malnobligus la Nobel-Premion se oni aljuĝiĝus al esploraj studentoj, krom en tre esceptaj cirkonstancoj, kaj mi ne kredas ke ĉi tiu kazo estas unu el ili."[11] La Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj, en ĝia eldonaĵo anonci la 1974 Nobel-Premion pri Fiziko,[12] menciis Ryle kaj Hewish pro ilia pionira laboro en radio-astrofiziko, kun aparta mencio de la laboro de Ryle pri apertursinteza tekniko, kaj la decida rolo de Hewish en la malkovro de pulsaroj.
Bell Burnell servis kiel prezidanto de la Royal Astronomical Society (Reĝa Astronomia Societo de Britujo) de 2002 ĝis 2004, kiel prezidanto de la Institute of Physics (Instituto de Fiziko de Britujo) de oktobro 2008 ĝis oktobro 2010, kaj kiel portempa prezidanto de la Instituto post la morto de ŝia posteulo, Marshall Stoneham, en frua 2011. En 2018, ŝi ricevis la Breakthrough Prize in Fundamental Physics (Trarompa premio en fundamenta fiziko). Post la anonco de la premio, ŝi decidis donaci la tutan premian monon £2,3 milionojn por helpi inajn, minoritatajn, kaj rifuĝintaj studentojn kiuj volas iĝi esploristoj en fiziko. La monon administras la Institute de Fiziko.[13][14] La rezulta stipendia skemo nomiĝas la "Bell Burnell Graduate Scholarship Fund".[15][16] En 2021 ŝi ricevis la Copley-medalon de la Reĝa Societo de Londono. Ŝi estis la dua virino en la longa historio de tiu prestiĝa premio kiu ricevis ĝin, post Dorothy Crowfoot Hodgkin en 1976.