Johano Duns Skoto

Beata
Johano Duns Skoto
Persona informo
Johannes Duns Scotus
Naskonomo John Duns
Naskiĝo ĉ. 1266
en Duns
Morto 8-an de novembro 1308 (1308-11-08)
en Kolonjo
Tombo Church of the Immaculate Conception of the Blessed Virgin Mary in Cologne (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika ekleziokatolikismo vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Skotlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Kolegio Merton
Universitato de Oksfordo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Doctor Subtilis vd
Okupo filozofo
lektoro
regula kleriko
romkatolika kleriko
pastro
ordenpastro
verkisto
Catholic cleric (en) Traduki
teologo
universitata instruisto
predikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Filozofio, teologio, eduko, scientific writing (en) Traduki, kristana misiado, predikado, skolastikismo kaj logiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro)
Beatulo
Beatigo 1991
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johano Duns Skoto, latine Ioannes Duns Scotus, estis mezepoka skota filozofo kaj teologo, fratulo de la franciskana ordeno, fama skolastikulo pro filozofia pensado kaj influo en la posta jarcentoj. Liaj precipaj filozofiaj kaj teologiaj interesoj estis: metafiziko, epistemologio, logiko, teologio, anĝelologio, etiko ĉiam repensanta pri la doktrinoj de Aristotelo, Aŭgusteno, Boecio, Aviceno, Anselmo de Canterbury, Averoeso, Henriko de Gand, Tomaso de Akvino, Pierre de Jean Olivi, Gonzalvo de Hispanio; kaj multe signis la teologion kaj filozofion de franciskanismo, kaj de Pierre Auriol, Vilhelmo de Ockham, Johano Piko de la Mirandolo, Leibniz, Peirce, Gilson, Heidegger, Deleuze...

Liaj rimarkeblaj ideoj: la unusenceco de la Esto, principo de individuigolatine haecceitas, "tiuĉiaĵeco" [1], Senmakula koncipiĝo de Maria patrino de Jesuo. Precipaj verkoj Ordinatio ; Opus Oxoniense (Verko oksonana); De primo principio (Pri la unua principo); Reportatio Parisiensis (Pariza lekciaro).

Pro lia «subtila» filozofia pensado oni lin difinis, kaj amikoj kaj kontraŭuloj, «Subtila doktoro» (Doctor subtilis), dum el ĝi ekestis la skolo nomata «Skotismo», kiu emis rimarkigi penspoziciojn malsamajn ol tiuj de «Tomismo» (Tomaso de Akvino).

  1. El haecceitas (el la latina: "haec" (tiu ĉi), kun subintencita "res" (aĵo), aŭ laŭlitere "tiu ĉi aĵo", aŭ "tiuĉiaĵeco". (Tiu provizora terminologio atendas pli taŭgajn solvojn)

Developed by StudentB