Johannes Rayus (1627-1705) | |||||
---|---|---|---|---|---|
angla kuracisto, botanikisto, filologo kaj naturalisto
| |||||
Persona informo | |||||
John Ray | |||||
Naskiĝo | 29-a de Novembro 1627 en Black-Notley, apud Braintree, Anglio | ||||
Morto | 17-a de Januaro 1705 en Black-Notley, apud Braintree, Anglio | ||||
Tombo | Black Notley (St. Peter and St. Paul) Churchyard (en) vd | ||||
Lingvoj | latina • angla vd | ||||
Loĝloko | Anglio vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Triunua Kolegio, Kembriĝo Kolegio de Sankta Katarina, Kembriĝo | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto zoologo teologo ornitologo briofitologo natursciencisto vd | ||||
Laborkampo | Natura historio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Historia Plantarum vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
John Ray estis angla naturalisto, foje referita kiel la patro de angla naturhistorio. Ĝis 1670, li skribis sian nomon kiel John Wray. De tiam li uzis "Ray", post "konstatis ke tia estis la praktiko de lia familio antaŭ li".[1]
Li publikigis gravajn verkojn pri botaniko, zoologio, kaj natura teologio. Lia klasifiko de plantoj en lia Historia Plantarum, estis grava paŝo direkte al moderna taksonomio. Ray malaprobis la sistemon de dikotoma dividado laŭ kiu specio estis klasifikita laŭ antaŭimagita, ĉu/aŭ tiposistemo, kaj anstataŭe klasigi plantojn laŭ similecoj kaj diferencoj kiuj elvenas el observado. Tiel li avancis sciencon empirian kontraŭ la dedukta raciismo de la skolastikismo. Li estis la unua se temas pri doni biologian difinon de la esprimo specio.[2]