Joseph Muscat | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph Muscat | |||||
Naskiĝo | 22-an de januaro 1974 en La-Valeto | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | malta vd | ||||
Ŝtataneco | Malto vd | ||||
Alma mater | Universitato de Malto Universitato de Bristol St Aloysius' College (en) vd | ||||
Partio | Laborista Partio | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Michelle Tanti | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto ĵurnalisto vd | ||||
Aktiva en | Malto • Strasburgo • Bruselo vd | ||||
| |||||
En TTT | josephmuscat.com | ||||
ĉefministro de Malto | |||||
Dum | 10-a de marto 2013 – | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joseph MUSCAT (naskiĝis la 22-an de januaro 1974) estas la nuna ĉefministro de Malto. Li prenis la postenon je la 10-a de marto 2013 post elektado en kiu li venkis Lawrence Gonzi'n.
Muscat naskiĝis en Tal-Pietà, proksime de La-Valeto, Malto, kaj studis ĉe la Universitato de Malto. Li laboris kiel ĵurnalisto por Super One Radio kaj Super One TV dum la 1990-aj jaroj. Li estis redaktisto de la retejo http://www.maltastar.com de 2001 ĝis 2004, kaj li kontribuis al la gazetoj L-Orizzont kaj The Times.
Li elektiĝis kiel Eŭropa parlamentano en 2004, en 2007 gajnis Ph.D. je administradoscienco ĉe la Universitato de Bristolo, kaj demisiis el la Eŭropa Parlamento en 2008 por eniri la Maltan parlamenton. Kadre de tio li iĝis la ĉefo de la Malta Laborista Partio je la 6-a de junio 2008, kaj gvidanto de opozicio de la 1-a de oktobro 2008 ĝis la 10-a de marto 2013, kiam li transiris al la registaro por iĝi ĉefministro de Malto.
La 1-an de decembro 2019 li anoncis baldaŭ demisii post revelacioj kadre de la enketo pri la murdo de la kontraŭkorupta ĵurnalisto Daphne Caruana Galizia.
Li havas edzinon kaj du filinojn.