Jugoslavaj Partizanoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
rezisto gerila organizaĵo | |||||
Komenco | 22-a de junio 1941 vd | ||||
Fino | 1-a de marto 1945 vd | ||||
Poste | Jugoslava Popola Armeo vd | ||||
Lando(j) | Jugoslavio vd | ||||
Ideologio |
kontraŭfaŝismo • Marksismo-leninismo • jugoslavismo | ||||
| |||||
La Jugoslavaj Partizanoj (en serb-kroata, makedona, slovena: Partizani, Партизани),[1] aŭ Naciliberiga Armeo (en serb-kroata: Narodnooslobodilačka vojska (NOV), Народноослободилачка војска (НОВ); makedona: Народноослободителна војска (НОВ); slovena: Narodnoosvobodilna vojska (NOV)), oficiale la Naciliberiga Armeo kaj Partizanaj Taĉmentoj de Jugoslavio (en serb-kroata: Narodnooslobodilačka vojska i partizanski odredi Jugoslavije (NOV i POJ), Народноослободилачка војска и партизански одреди Југославије (НОВ и ПОЈ); makedona: Народноослободителна војска и партизански одреди на Југославија (НОВ и ПОЈ); slovena: Narodnoosvobodilna vojska in partizanski odredi Jugoslavije (NOV in POJ)),[2] estis la rezistada movado, ĉefe de komunistoj, kontraŭ la ŝtatoj de la Akso (ĉefe Nazia Germanio) en okupaciita Jugoslavio dum la Dua Mondmilito.
Ĝi estis konsiderata la plej efika en Eŭropo el la kontraŭ-Aksaj rezistomovadoj dum la Dua Mondmilito, ofte kompare kun la Pola Rezistomovado, kvankam tiu lasta estis ĉefe ne-komunisma sendependa movado.[3][4] La Jugoslava Rezistomovado estis estrita de la Komunisma Partio de Jugoslavio[5] dum la Dua Mondmilito. Ties komandanto estis la marŝalo Josip Broz Tito.