Jukagira lingvaro | |
lingva familio | |
---|---|
urala lingvaro | |
Lingva statuso | 5 krize endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Glottolog | yuka1259 |
Angla nomo | Yukaghir |
Franca nomo | langues youkaguires |
La Jukagiraj lingvoj (ankaŭ nomataj jukagiro-ĉuvanaj aŭ odulaj en Rusio) estas familio de lingvoj parolataj en Rusio inter la Jukagiroj, Siberia popolo kiu loĝas ĉe la baseno de la rivero Kolima.
La solaj du vivantaj anoj estas la Norda Jukagira lingvo (tundra) kaj la Suda Jukagira lingvo (ĉekolima). Ekzistas evidentaĵoj ke historie ekzistis almenaŭ du plu parencaj lingvoj: la omoka kaj la ĉuvana.
La rilato kun aliaj lingvaroj estas plejparte nesciata. Ekzistas versioj de ĝia rilato kun la Uralaj lingvoj aŭ kun la nivĥa lingvo, kaj oni apartenigas jukagiran lingvaron al hipoteza nostrata superfamilio de lingvoj. Formale oni apartenigas jukagirajn lingvojn al grupo de prasiberiaj lingvoj kune kun aliaj lingvoj, kiuj ekzistis en Siberio antaŭ disvastigo de tungus-manĉura lingvaro en la regiono. La tuta familio estas konsiderata kiel endanĝerita.