La lasta homo estas savita (de internacia savteamo sub kunordigo de la tajlanda mararmeo) el kavernoTam Luang, en provinco Ĉiang Raj, Tajlando. Futbal-trejnisto kaj liaj 12 adoleskaj teamanoj serĉis protekton, sed restis dum 17 tagoj izolitaj pro musona pluvego, kiu plenigis la enirejon.
Oni informis, ke en Centr-Afrika Respubliko estas murditaj tri rusiaj ĵurnalistoj. Ili venis tien por fari dokumentan filmon, esplorontan rolon de rusiaj dungosoldatoj en tiu ĉi lando. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.