Jen listo de okazaĵoj en julio 2020
- 1-a de julio 2020
- La ĉefministro de Britio Boris Johnson diris ke lia registaro planas ebligi al ĉiuj honkongaj posedantoj de la brita nacia (transmara) pasporto restadon en Britio kun posta ricevo de la kompleta brita civitaneco. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 2-a de julio 2020
- La rusianoj aprobis referendume plurajn konstituciajn ŝanĝojn, kiuj interalie permesos al la prezidanto Vladimir Putin kandidatiĝi je la prezidanta posteno en 2024 kaj 2030. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Akuzinte Turkion celinti francan destrojeron agantan kadre de NATO-operacio taskita malhelpi la armilan kontrabandon ce la libia marbordo, Francio decidis suspendi la partoprenon de sia mararmeo al la ĉi-lasta operacio. Siaflanke, Turkio postulas ekskuzojn al Francio pro ĝiaj falsaj akuzoj. La du landoj estas teorie aliancitaj kadre de NATO.
- 3-a de julio 2020
- 5-a de julio 2020
- 6-a de julio 2020
- Ĉinaj aŭtoritatoj deklaris la triagradan (el kvar, do la duan laŭ graveco) alarmon kaj avertis vojaĝontojn al kamparo kaj stepoj de Interna Mongolio esti singardaj post kiam semajnfine estis diagnozita plia infektito je bubona pesto en tiu ĉi regiono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La fama itala komponisto Ennio Morricone mortis naŭdek-unu-jaraĝe en Romo.
- 7-a de julio 2020
- 8-a de julio 2020
- 10-a de julio 2020
- 12-a de julio 2020
- 15-a de julio 2020
- Etiopio ekplenigis la digon Granda Etiopia Renesanco, kiu estas la plej granda en Afriko kaj jam kaŭzis akrajn disputojn kun la najbaraj Egiptio kaj Sudano. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La brita ĉefministro Boris Johnson decidis malpermesi la uzadon de Huawei-a aparataro en Unuiĝinta Reĝlando, kadre de la disvolvigo de la 5G-reto, pro riskoj de spionado el la ĉina registaro, kiu siaflanke malgloris decidon influitan de Usono.
- 16-a de julio 2020
- 19-a de julio 2020
- 21-a de julio 2020
- Rusiaj militistoj diris, ke la vakcino kontraŭ KOVIM-19 jam pretas kaj pruvis sian efikecon. Tamen la Ministerio pri sano atentigis ke la esplorado daŭras kaj la vakcino ne estas oficiale aprobita. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La ŝtatoj de Eŭropa Unio interkonsentis pri post-ĉirkaŭbara ekonomia relanĉa plano, kiu leviĝas al 750 miliardoj da eŭroj kaj fondas financan solidarecon inter la anaj ŝtatoj per komuna ŝuldo.
- 23-a de julio 2020
- 27-a de julio 2020
- La registaro de Vjetnamio informis ke 80 mil turistoj estos evakuitaj el la kurorta urbo Danango pro la eksplodo de COVID-19. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- La rusiaj genetikistoj prezentis la unuan grandskalan analizon de variaĵoj de la viruso SARS-CoV-2, trovitaj ĉe rusiaj pacientoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- 28-a de julio 2020
- 29-a de julio 2020
- 30-a de julio 2020