La Kneset finfine aprobis polemikan leĝon, kiu limigas la povojn de la Supera Kortumo. Ekde januaro, okazas grandaj protestoj kaj strikoj kontraŭ malliberala demokratio.
Puĉo en Niĝero: La demokrate-elektita Prezidanto Mohamed Bazoum estis elpostenigita kaj generalo Abdourahamane Tchiani deklaris sin nova estro. Niĝero estas la sesa lando en la Sahelo en kiu okazis puĉo dum la lastaj du jaroj.