Oni senpostenigis la prezidanton de Paragvajo, iama episkopo Fernando Lugo. Posteulo iĝis la ĝisnuna vicprezidanto, Federico Franco. Najbaraj ŝtatoj ne agnoskis la anstataŭon.
Okazis la supersekunda evento. Afiŝis 23:59:60 (normale 23:59:59) antaŭ ol komenci la novan tagon (1-a de julio) je 00:00:00. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.