La peto de Turkio ŝanĝi sian oficialan nomon en la angla estas aprobita de UN. Turkio petis anstataŭigi la nomon Turkey, kiu estis erare identigita kun meleagro, ĉar ĝi estas sinonimo en la angla, per la nomo Türkiye. UN aprobis la nomon kun eta ŝanĝo: Turkiye (trtworldArkivigite je 2023-02-09 per la retarkivo Wayback Machine)
Ne malpli ol 5 civiluloj mortis post sencela artileria pafado flanke de ukraina armeo en Staĥanov, informas aŭtoritatoj de secesia Luganska Popola Respubliko.
En Kirgizio komenciĝis protestoj kontraŭ konstruado de biologia laboratorio en suda Kazaĥio apud la kirgizia limo.
Usona Baker Hughes nuligas kontrakton kun rusia Novatek, kio endanĝerigas kelkajn projektojn pri minado kaj transportado de natura gaso fone de rekorda prezaltiĝo.
Post gajno de 50,4 elcentoj de la voĉoj en la balotoj, Gustavo Petro estas elektita prezidanto de Kolombio. Kiel eksa ribelulo li fariĝos la unua maldekstrulo en tiu posteno de ŝtatestro.
Monda Akva Ĉampioneco 2022: La naĝistoj Thomas Ceccon de Italio kaj Kristóf Milák de Hungario atingis novajn mondajn rekordojn en la 100-metra dorsonaĝado (51.60 sekundoj) kaj en la 200-metra papilia stilo (1:50,34 minutoj), respektive.
Ĉirkaŭ 30 enmigrantoj mortis pro batalo kun policanoj dum klopodo trapasi eksterleĝe la landlimon de Melilo inter Maroko kaj Hispanio, plej granda tragedio ĝis nun tiukadre.