Justiculino | |
---|---|
personigo • romia dio | |
Informoj | |
Eble sama | Temiso • Diko |
Sekso | ina |
Sankondiĉo | blindeco |
Justiculino, aŭ en latina Iustitia aŭ Justitia, aŭ ankaŭ Sinjorino Justico (latine Iustitia,[1] nome romia diino de Justico, kiu estas ekvivalento de la greka diino Temiso) estas alegoria personigo de la morala forto en juraj sistemoj.[2][3] Ŝiaj atributoj estas blindiga bendo, pesilo kaj glavo. Ŝi ofte aperas kiel partnero kun Prudentia, kiu tenas spegulon kaj serpenton. En klasika epoko temis pri religia koncepto; en nuntempo estas alegoria figuro tutmonde disvastigita sen ajna religia konotacio.