Kaja KALLAS (naskiĝis la 18-an de junio 1977 en Talino, Estonio) estas estona advokato, politikistino, ano kaj gvidantino de la Estona Reforma Partio ekde 2018, unua virino estante ĉefministro de Estonio ekde la 26-a de januaro 2021. Ŝi estis ankaŭ iama membro de la Eŭropa Parlamento de 2014 ĝis 2018 kaj nomumita por esti la Alta reprezentanto de la Eŭropa Unio (2024), respondeca por la eksterlanda politiko de la EU.