Kalejdoskopo

Interna vido de la koloroj kaj formoj de kalejdoskopo.

Kalejdoskopo (el la greka kalós , bela, éidos , bildo kaj scopeo , observi) estas optika aparato, kiu helpe de du aŭ tri speguloj, kiuj estas lokitaj interne kaj angule, kaj pluraj diverskoloraj facilmovaj vitropecoj ebligas ricevi belajn simetriajn bildojn, kiuj ŝanĝiĝas ĉe la plej malgranda movo de la kalejdoskopo.

Ĝi konsistas el cilindro kun speguloj interne, kiuj reflektas kolorajn objektojn (kutime pecojn de vitro) interne al la uzanto rigardanta tra truo ĉe la fino de la cilindro, kun lumo brilanta de la alia fino. Ĝi kutime inkludas du rektangulajn spegulojn alkroĉitajn unu la alian per ilia longforma rando. La aranĝo de la speguloj laŭ angulo de 45 gradoj produktos ok duplikatojn de la videblaj objektoj, laŭ angulo de 60 gradoj produktos ses duplikatojn, kaj laŭ angulo de 90 gradoj produktos kvar duplikatojn. Kiam la cilindro estas rotaciita, la observitaj objektoj ŝanĝiĝas, kaj la malsamaj aranĝoj de objektoj kiujn la speguloj reflektas kreas amason da simetriaj kaj buntaj formoj.

Kelkaj bildoj aperintaj en infana kalejdoskopo

Alia speco de kalejdoskopo estas la telejdoskopo. Ĉi tiu havas pligrandigan lenson aŭ diafanan sferon ĉe sia fino (anstataŭ la du folioj), kaj ĝi generas bildojn multobligante objektojn ekster ĝi, viditajn tra koncerna lenso, en siaj speguloj.


Developed by StudentB