Kalifo aŭ ĥalifo (arabe خليفة ĥalifa) estis religia kaj politika posteulo de Mohamedo. Li regis la landaron de islamo kiel unu imperio, nomata Kaliflando. La unuaj Kvar Justaj Kalifoj profunde formis islaman civilizon. Ili estis piaj, sed la postaj kalifoj estis plejparte mondumaj kaj diboĉaj. La kalifoj regis Islamion senĉese dum 300 jaroj post Mohamedo kaj poste sub aliaj imperioj.
Kalifoj loĝis en Damasko, poste Bagdado, Kordovo, Kairo...
Jam post la morto de Muhamado ekestis disputo, ĉu tiu destinis sian bopatron Abu Bakr aŭ sian kuzon Ali ibn Abi Talib kiel posteulon. Tiu disputo ĝis nun disigas sunaismon kaj ŝijaismon (kiu havas sian nomon de ŝi-at ali = partio de Ali).
La lastaj kalifoj estis la sultanoj de la otomana imperio, kiuj portis tiun titolon ekde 1517 kaj konservis ĝin ĝis la 3-a de marto 1924, kiam la turka registaro nuligis por Turkio la kalifecon (du jarojn post nuligo de la sultaneco).
Poste la haŝemida reĝo Al-Husejn ibn Ali de Heĝazo pretendis, kiel mohamedido kaj reganto de Mekko kaj Medino, la kalifecon; sed li devis rezigni, kiam lia lando estis konkerita en 1926. Islama kongreso en Kairo ne sukcesis elekti novan kalifon, kaj oni konsideras la kalifecon ne plu ekzistanta, kvankam jen kaj jen unuopuloj proklamas sin kalifoj.