Kambrio

Geologiaj periodoj (simpligita)
komenco Antaŭ Nuno kaj longo de daŭro en mil. da jaroj (rondumitaj al entjeroj)
eono erao periodo p d
 fanerozoiko   kenozoiko  kvaternaro 3 3
neogeno 23 20
paleogeno 66 43
 mezozoiko kretaceo 145 79
ĵurasio 201 56
triaso 252 51
 paleozoiko permio 299 47
karbonio 359 60
devonio 419 60
silurio 443 24
ordovicio 485 42
kambrio 541 56
proterozoiko 2500 1959
arĥaiko 4000 1500
hadaiko 4600 600
Redlichia chinensis, fosila trilobito el la Kambrio de Sud-Ĉinio. La fosilo estas ĉirkaŭ 7,5 cm longa. Loko: Junŝan, Hunan.

Kambrio estis grava terhistoria epoko inter ĉirkaŭ 542-488 milionoj da jaroj, kiam rapide evoluis la bestaro kaj aperis solida skeleto (kambria eksplodo). Tiam aperis ĉiuj reprezentantoj de senvertebruloj. La plej ofte montritaj reprezentantoj de la epoko estis la trilobuloj (aŭ trilobitoj).

Oni trovis el tiu epoko unuajn spurojn de la faskaj plantoj, praaj eĥinodermoj.

Ĝin sekvis la epoko de Ordovicio.


Developed by StudentB