La nomo kanada konfederacio (angle: Canadian Confederation; france: Confédération canadienne) aludas al la eventoj de la 1-a de julio 1867, kiuj gvidis al kreo de la federacia ŝtato Kanado (Dominion of Canada). Ĝi estas grava evento en historio de Kanado. El tri britaj kolonioj iĝis kvar kanadaj provincoj: La teritorio "British Province of Canada" estis dividita en la novajn kanadajn provincojn Ontario kaj Kebekio (Québec), kaj el la britaj kolonioj Nov-Brunsviko (New Brunswick) kaj Nov-Skotio (Nova Scotia) iĝis samnomaj kanadaj provincoj. La unua ĉefministro de la Kanada konfederacio estis John A. Macdonald, kiu komencis siajn funkciojn en 1867.
Same la nocio uzatas por la sekvaj ampleksigoj de la teritorio de la federacia ŝtato Kanado je pliaj provincoj kaj teritorioj de la eksa Brita Nordameriko. La vorto "konfederacio" en Kanado ofte uzatas por priskribi la kanadan ŝtaton en abstrakta maniero - ekzemplo estas la "patroj de la konfederacio" (angle Fathers of Confederation, france Pères de la Confédération), la ĉefaj roluloj de la ŝtatokrea proceso. En la historio de Kanado oni ofte distingas inter la tempo antaŭ kaj la tempo post la kreo de la konfederacio.
La sekva tabelo montras la sinsekvon kaj datojn de aliĝo de la unuopaj provincoj kaj teritorioj al la kanada ŝtato:
rango | dato | provinco / teritorio |
---|---|---|
1 | la 1-an de julio 1867 | Ontario |
2 | Kebekio | |
3 | Nov-Skotio | |
4 | Nov-Brunsviko | |
5 | la 15-an de julio 1870 | Manitobo |
6 | la 20-an de julio 1871 | Brita Kolumbio |
7 | la 1-an de julio 1873 | Insulo de Princo Eduardo |
8 | la 1-an de septembro 1905 | Saskaĉevano |
9 | Alberto | |
10 | la 31-an de marto 1949 | Novlando kaj Labradoro |
11 | la 15-an de julio 1870 | Nordokcidentaj Teritorioj |
12 | la 13-an de junio 1898 | Jukonio |
13 | la 1-an de aprilo 1999 | Nunavuto |