Kantono Grizono | |
---|---|
kantono de Svislando | |
Ĉefloko | Koiro |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1803 |
Oficialaj lingvoj | germana, romanĉa kaj itala |
Oficiala mallongigo | GR |
Nombro de loĝantoj | 199021 (2019-12-31) |
Areo | 7105 km² |
Loĝantardenseco | 28 loĝantoj/km² |
Geografia situo | CH1903: 757493 / 179714 (mapo)46.759.5Koordinatoj: 46° 45′ N, 9° 30′ O; CH1903: 757493 / 179714 (mapo) |
Kantono Grizono (germane Graubünden [grao'bünd'-n], itale Grigioni [griĝo'ni], romanĉe Grischun [griĵuη'], france Grisons [grizõ']) estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj, tiel nomitaj kantonoj de Svislando.
Laŭ la stato de 2018 en la kantono vivis 198 379 loĝantoj sur areo de 7 105,39 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 28 loĝantoj/km². Ĝia ĉefurbo estas Koiro (germane Chur, france Coire, itale Cuera, romanĉe Cuira).