kantono Santa Barbara (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Santa Barbara |
Plej granda urbo | Santa Maria |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
9814 km² 9624 km² 190 km² |
Loĝantaro - Censo en 2020: - Loĝdenso: |
448 229 46 / km² |
Horzono: | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 |
La kantono Santa Barbara - angle Santa Barbara County - estas kantono de Usono en la suda duono de la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas borde de Pacifiko kaj ampleksas tri marajn insulojn, kiu apartenas al la Kaliforniaj Markolaj Insuloj. La administra centro estas la urbo Santa Barbara, kvankam la laŭ loĝantaro plej granda urbo estas Santa Maria. La kantono estis fondita la 30-an de novembro 1849.
Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 448 229 personoj sur areo de 9 814 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 46 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono San Luis Obispo, kantono Kern kaj kantono Ventura.
La kantono kaj urbo Santa Barbara nomiĝas laŭ historia hispana kristanisma misiejo de la franciskanoj, kiu dediĉiĝis al la kristana sanktulino Barbara.