Karbona dioksido | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
speco de kemiaĵo | |||||||
acida oksido • oxocarbon | |||||||
Ĝeneralaĵoj | |||||||
Nomo | Karbona dioksido | ||||||
Kemia formulo |
CO₂ | ||||||
CAS-numero-kodo | |||||||
PubChem-kodo | 280 | ||||||
ChemSpider-kodo | |||||||
SMILES |
O=C=O
| ||||||
Karakterizaĵoj | |||||||
Molmaso |
44.009 g/mol | ||||||
Fazo de materio | gaso | ||||||
Denseco |
1.98 g/L | ||||||
Sekurecaj indikoj | |||||||
| |||||||
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg). | |||||||
Karbona dioksido[1] (CO2) estas senkolora, senodora gaso, pli peza ol la aero. Likvigite, ĝi forte vaporiĝas kaj dumtempe detiras varmon el la ĉirkaŭaĵo, tiel ke ekestas blanka "karbondioksida neĝo" (alia nomo: "seka glacio"). Tiu seka glacio vaporiĝas sen fandiĝo (sublimiĝas je −78,48 °C kaj 760 mmHg), tial ĝi estas bonega malvarmiga kaj konserviga materialo.
Ĝi solviĝas en akvo al karbonata acido (H2CO3). Ĝi estas uzata por karbondioksidaj trinkaĵoj, al kiuj la karbonata acido donas piketan, acidetan guston.
Ĉar karbona dioksido estas pli peza ol oksigeno, ĝi emas forpeli oksigenon el profundejoj kaj formi gasajn lagojn. Tial eblas sufokiĝi en tiaj lokoj, ekzemple putoj aŭ siloj. Vidu: mosto
La karbona dioksido estas ĉefa komponanto de la aero, kun ĉirkaŭ 0,038% laŭ volumeno. Ĝi estas grava ĉar ĝi estas uzata de la plantoj por la fotosintezo. Krome, ĝi estas baza aganto en la forceja efiko kaj pro tio oni klopodas ekde diversaj instancoj malpliigi ties eligadon al la atmosfero dum la lastaj jardekoj (fine de la 20-a jarcento kaj komenco de la 21-a jarcento).