La Kargila Milito, konata ankaŭ kiel Kargila konflikto, estis armita konflikto inter Barato kaj Pakistano kiu okazis inter majo kaj julio 1999 en la Kargila distrikto de Kaŝmiro kaj aliloke en la Linio de Kontrolo (LK). En Barato, la konflikto estas referencata kiel Operaco Vijaj (Hinda: विजय, laŭvorte "Venko") kiu estis la nomo de la barata operaco organizita por kontroli la Kargilan sektoron.[1]
La tialo de la milito estis la enfiltrigo de Pakistanaj soldatoj maskitaj kiel Kaŝmiraj aktivuloj en poziciojn en la barata flanko de la LK,[2] kiu utilis kiel de facto limo inter ambaŭ ŝtatoj. Dum la komencaj stadioj de la milito, Pakistano plendis, ke la lukto estis tute el sendependaj Kaŝmiraj insurekciantoj, sed dokumentoj lasitaj de "perdoj" (mortintoj, vunditoj kaj militprizonuloj) kaj postaj asertoj de la Pakistana Ĉefministro kaj Ĉefa Armea Stabanaro montris implikon de Pakistanan paramilitistaj fortoj,[3][4][5] estritaj de la Generalo Aŝraf Raŝid.[6] La Barata Armeo, poste apogita de la Barata Aerforto, rekonkeris la majoritaton de lokoj de la barata flanko de la LK enfiltrita de Pakistanaj trupoj kaj aktivuloj. Fronte al internacia diplomata opozicio, la Pakistanaj fortoj retiriĝis el la ceteraj barataj bazoj laŭlonge de la LK.
Tiu milito estas unu el la plej ĵusaj ekzemploj de alt-altituda milito en montara tereno, kio okazigis gravajn loĝistikajn problemojn por la batalantaj flankoj. Ĝi estas ankaŭ unu el la tre malmultaj ekzemploj de rekta, konvencia milito inter ŝtatoj kun nukleaj armiloj (t.e., tiuj kiuj havas atombombojn). Barato estis plenumante sian unuan sukcesan teston en 1974; Pakistano, kiu estis disvolvigante sian atombomban kapablon sekrete ekde ĉirkaŭ la sama epoko, faris siajn unuajn konatajn testojn en 1998, ĝuste du semajnojn post dua serio de testoj fare de Barato.