Kariba maro | |
---|---|
maro | |
Mapo de Kariba maro. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 7 686 m |
Areo | 2 754 000 km² |
Supra tutaĵo | Atlantika Oceano |
Najbaraj tutaĵoj | Meksika Golfo |
Kontinento | Nordameriko Sudameriko |
Landoj | Venezuelo Kolombio Panamo Kostariko Nikaragvo Honduro Gvatemalo Belizo Meksiko Navasa Insulo Jamajko Haitio Dominika Respubliko Kubo Porto-Riko Britaj Virgulininsuloj Usonaj Virgulininsuloj Dominiko Gvadelupo Antigvo kaj Barbudo Sankta-Kito kaj Neviso Barbado Grenado Martiniko Sankta Lucio Sankta Vincento kaj la Grenadinoj Trinidado kaj Tobago Nederlandaj Antiloj Angvilo |
Koordinatoj | 15° 0′ 0″ N, 75° 0′ 0″ U (mapo)15-75Koordinatoj: 15° 0′ 0″ N, 75° 0′ 0″ U (mapo) |
Alfluantoj | Orinoko Magdalena |
La Kariba maro (angle Caribbean Sea; hispane Mar Caribe; france Mer des Caraïbes; en Haitia kreola Lamè Karayib; en Jamajka-kreola Kiaribiyan Sii; nederlande Caraïbische Zee; papiamente Laman Karibe) estas maro de Atlantiko situanta en la tropikoj de la okcidenta hemisfero. Ĝi estas limigita fare de la duoninsulo Jukatano de Meksiko kaj Mezameriko en la okcidento kaj sudokcidento, en la nordo fare de la Grandaj Antiloj komencante per la plej granda tiea insulo Kubo, en la oriento proksime de la Malgrandaj Antiloj, kaj en la sudo fare de la norda marbordo de Sudameriko.[1]
La Kariba maro komunikas kun Atlantika Oceano, sude de la Meksika Golfo. Ĝin bordas sude la ŝtatoj Venezuelo, Kolombio, kaj Panamo, okcidente Kostariko, Nikaragvo, Honduro, Gvatemalo, Belizo, kaj la Jukatano-duoninsulo apartenanta al Meksiko, norde Grandaj Antilaj insuloj Kubo, Hispanjolo, Jamajko, kaj Puerto-Riko, kaj oriente Malgrandaj Antiloj. La ligo inter la Kariba maro kaj la Meksika Golfo estas la Jukatana Markolo.
La tuta areo de la Kariba maro, la multaj insuloj de Karibio, kaj apudaj marbordoj, estas kolektive konata kiel Karibio. La Kariba maro estas unu el la plej grandaj maroj kaj havas areon de proksimume 2 754 000 km² (1 063 000 kv. mejl.).[2] La plej profunda punkto estas la Kajmana Fosaĵo inter Kubo kaj Jamajko, pli ol 7500 metrojn sub mara nivelo, inter la Kajmana Insularo kaj Jamajko, precize ĝis 7 686 m (25 220 ft) sub marnivelo. La kariba marbordo havas multajn golfojn kaj golfetojn: la Golfo de Gonave, Golfo de Venezuelo, Golfo Darieno, Golfo de la Moskitoj, Golfo Paria kaj Golfo de Honduro.
Biogeografie la suda parto de Kariba maro estas unu el la 43 maro-ekoregionoj de la Tutmondaj 200. Tiuj ĉi estas nombro de ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.