Karibia plato

la plej grandaj tektonaj platoj - la karibia plato en Centra Ameriko heloranĝkolora centre de la bildo

La Karibia plato estas inter la mezgrandaj tektonaj platoj de la mondo. Kiel ĉiuj tektonaj platoj ĝi estas parto de la litosfero. La plato ampleksas la plejparton de Centra Ameriko kaj la pli okcidentan regionon Karibio, ĉe la norda marbordo de Sudameriko.

La karibia plato grandas proksimume 3,2 milionojn da kvadrataj kilometroj. Ĝi norde limiĝas de la nordamerika, oriente kaj sude de la sudamerika kaj okcidente de la kokosa platoj. Ĉe la limoj de la plaro pli ofte okazas tertremoj, fojfoje cunamoj kaj vulkanaj erupcioj.


Developed by StudentB