Kariofilacoj | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La kariofilacoj[2] (latine Caryophyllaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo kariofilaloj (Caryophyllales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 90 genrojn kaj preskaŭ 2500 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas kariofilo[2] (Caryophyllus), kiu estas malnova sinonimo de la genro dianto (Dianthus).
Temas plejofte pri herboj kun paraj, simplaj folioj. Tuj sub la insertiĝo de paro de folioj la tigo dikiĝas kaj tiel fariĝas "nodo", el kiu la nomo de la familio (vidu nomenklaturan problemon elvokitan ĉi-sube). Infloreskoj estas baze duflankaj cumoj; Floroj estas plejofte kompletaj, kun tipe 5 (disaj aŭ kunaj) sepaloj, 5 disaj petaloj, 2 x 5 stamenoj kaj 2-5 superaj karpeloj, kiuj formas unusolan loĝion kun plejofte multaj ovoloj, baze aŭ centre insertitaj, kurbformaj; stilusoj estas liberaj, foje apenaŭ kuniĝintaj ĉe la bazo. Frukto estas tipe kapsulo, kun senalbumenaj semoj.
Variantoj al tiu priskribo ne mankas, temas pri tre riĉa familio, pli malpli kosmopolita, pli ofta en norda hemisfero, kvankam preskaŭ duono da florplantoj konataj en antarkta kontinento apartenas al tiu familio.
Tiu familio provizas multajn ornamplantojn.