Karolo Lineo

Carl von Linné
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane
Karolo Lineo kun lineo-kloŝo enmane
Persona informo
Carl von Linné
Carolus Linnaeus
Carl Linnaeus
Naskonomo Carl Nilsson Linnaeus
Naskiĝo 23-an de majo 1707 (1707-05-23)
en Råshult
Morto 10-an de januaro 1778 (1778-01-10) (70-jaraĝa)
en Linnaeus Hammarby
Tombo Upsala Katedralo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Eklezio de Svedio vd
Etno svedoj vd
Lingvoj latinasveda vd
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Harderwijk - medicino (1735–1735)
Universitato de Upsalo - medicino (1728–)
Universitato de Lund - medicino (1727–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Karolo Lineo
Familio
Dinastio von Linné vd
Patro Nils Ingemarsson Linnaeus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Christina Brodersonia (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Anna Maria Linnæa, Emerentia Linnæa, Sofia Juliana Collin (en) Traduki kaj Samuel Linnaeus (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sara Elisabeth Moræa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Karolo Lineo la pli juna, Lovisa von Linné (en) Traduki, Elisabeth Christina von Linné, Sara Christina von Linné (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo geologo
zoologo
briofitologo
entomologo
natursciencisto
ornitologo
araneologo
filikisto
biologo
profesoro
fungosciencisto
botanikisto
aŭtobiografo
kuracisto
mineralogo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Medicino, natura historio, plantoscienco kaj naturscienco Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en UpsaloStokholmo vd
Aktiva dum 1722–1778 vd
Doktoreca konsilisto Olaus Rudbeckius la juna • Johannes Gorter vd
Verkado
Verkoj Systema Naturae ❦
Species Plantarum ❦
Genera Plantarum ❦
Fundamenta Botanica ❦
Critica Botanica ❦
Bibliotheca Botanica ❦
Amoenitates Academicae ❦
Hortus Cliffortianus ❦
Musa Cliffortiana ❦
Methodus ❦
Praeludia Sponsaliorum Plantarum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl von LINNÉ (Esperante: Karolo Lineo, pri la latina formo vidu sube; naskiĝis la 23-an de majo 1707 en Stenbrohult, Smolando, Svedio; mortis la 10-an de januaro 1778 en Upsalo) estis sveda kuracisto, botanikisto kaj profesoro de la Universitato de Upsalo, kiu enklasigis la naturaĵojn de la Tero en sia verko Systema naturae (1735). La oficiala botanika aŭtora mallongigo de li estas "L.".[1] En pli fruaj publikaĵoj, foje troviĝas la mallongigo "Linn." (ekzemple en: Cheeseman, T.F. (1906) - Manual of the New Zealand Flora). La restaĵoj de Linnaeus restas la tipa specimeno por la specio Homo sapiens, laŭ la International Code of Zoological Nomenclature, ĉar la nura specimeno, kiun li ekzamenis (laŭ nuna scio), preparante la specian priskribon, estis li mem.[2]

Lia enklasigo de animaloj kaj plantoj fariĝis la semo kaj normo de la moderna sistemo (sed ne lia enklasigo de mineraloj). Li elektis la etan lineo-kloŝon kiel simbolon.

Kvankam oni internacie nomas lin latine Carolus Linnæus, tio ne estas tute ĝusta. Li nomiĝis tiel (aŭ Carl Linnæus) kiam li naskiĝis, sed kiam li nobeliĝis en 1757 li mallatinigis sian nomon al Carl von Linné (post 1761 Carolus a Linné). Li estas konata kiel patro de moderna taksonomio, kaj estas ankaŭ konsiderata unu el la patroj de moderna ekologio. Multaj el liaj verkoj estis verkitaj en Latino.

Linnaeus naskiĝis en kamparo de Smolando, en suda Svedio. Li ricevis plej el alta edukado ĉe la Upsala Universitato, kaj ekprofesoris tie pri botaniko en 1730. Li loĝis eksterlande inter 1735 kaj 1738, kiam li studis kaj ankaŭ publikigis unuan eldonon de sia verko Systema Naturae en Nederlando. Li poste revenis en Svedion, kie li iĝis profesoro pri medicino kaj botaniko ĉe Uppsala. En la 1740-aj jaroj, li estis sendita al kelkaj veturoj tra Svedio trovi kaj klasigi plantojn kaj animalojn. En la 1750-aj kaj 1760-aj jaroj, pli plue kolektis kaj klasigis animalojn, plantojn kaj mineralojn, kaj publikigis kelkajn volumenojn. Je sia mortotempo li estis unu el plej famaj scienculoj en Eŭropo.

La svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau sendis al li tiun mesaĝon: "Diru al li, ke mi konas neniun pli grandan homon surtere."[3] La germana verkisto Johann Wolfgang von Goethe verkis: "Kun la escepto de Shakespeare kaj Spinoza, mi ne konas iun inter la jam ne plu vivantaj kiu influis min pli forte."[3] Sveda aŭtoro August Strindberg verkis: "Linnaeus estis reale poeto kiu hazarde iĝis natursciencisto".[4] Inter aliaj omaĝparoloj, Linnaeus estis nomita latine Princeps botanicorum (Princo de Botanikistoj), "La Plinio de la Nordo," kaj "La Dua Adamo".[5]

Se memorigi ankaŭ kuriozaĵojn de lia vivo, jen unu bedaŭrinda: li plenumis la malprudentaĵon bazigi enklasigon de plantoj sur tio kion li aŭdacis nomi "seksan sistemon" de la plantoj, ekzamenante iliajn "reproduktivajn organojn". Nu, pro tiu priskribo li havis denuncon fare de la sveda ŝtato kun kondamno de la luterana komunumo pro "suspekto pri libertinismo".

  1. Linnaeus, Carl (1707–1778). Author Details. International Plant Names Index. Alirita 1a Oktobro 2011.
  2. [1] ICZN Chapter 16, Article 72.4.1.1 - "For a nominal species or subspecies established before 2000, any evidence, published or unpublished, may be taken into account to determine what specimens constitute the type series." and Article 73.1.2 - "If the nominal species-group taxon is based on a single specimen, either so stated or implied in the original publication, that specimen is the holotype fixed by monotypy (vidu Recommendation 73F). Se la taksono estis establita antaŭ 2000 pruvaro deriva el for el la propra verko ĝi povas esti enkalkulita [Art. 72.4.1.1] por helpi identigi la specimenon."
  3. 3,0 3,1 What people have said about Linnaeus. Linné on line. Uppsala University. Alirita 3a de Oktobro 2011.
  4. Linnaeus deceased. Linné on line. Uppsala University. Alirita 3a Oktobro 2011.
  5. Broberg (2006), p. 7.

Developed by StudentB