Kataro (arabe قطر, Katar; oficiale دولة قطر signifante Ŝtato de Qatar) estas emirlando en sudokcidenta Azio kaj Meza Oriento. La lando okupas malgrandan duoninsulon de la pli granda Araba Duoninsulo. Norde, oriente kaj okcidente ĝis estas ĉirkaŭita de la Persa Golfo. Nur sude ĝi landlimas kun Sauda Arabio, sed marlimas oriente kun la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj okcidente kun Barejno. La ĉefurbo estas Doho.
Kataro estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL aŭ OPEC) kaj de asociita membro de la Internacia Organizaĵo de la Franclingvio (IOF) depost la 13-a de oktobro 2012[1] sed konstestita. Iuj komentistoj kritikas ke la OIF perdas ĝian specifecon, ĉar ĝi kreskadas integrante landojn kiuj ne estas konsideritaj franclingvaj[1].