La katedralo de Turku (finneTurun tuomiokirkko, svedeÅbo domkyrka) estas ne nur la ununura preĝejo en gotika arĥitekturo (brikogotiko), sed ankaŭ la ununura mezepokakatedralo en Suomujo. La domo, kiu situas en la centro de la sudsuoma urbo Turku tuj apud la rivero Aurajoki, estas ekde sia katedrala konsekriĝo en la jaro 1300 sidejo de la ĉefepiskopo de Turku kaj krom tio la ĉefpreĝejo de Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando. La katedralo de Turku validas kiel nacia sanktejo de Suomujo.[1]