Kemia reakcio

tipoj de kemiaj reakcioj

Kemia reakcio estas procedo kiu rezultigas interkonverton de kemiaj substancoj. La substancoj komence ĉeestantaj nomiĝas la reakciantoj. Ili liveras produktojn, kiuj ĝenerale estas malsamaj al la reakciantoj. Dum kemiaj reakcioj, rompiĝas kaj formiĝas kemiaj ligoj. Tial elektronoj ŝanĝas siajn orbitojn. Tamen, la koncepto de kemia reakcio, precipe la ideo de kemia ekvacio, ankaŭ estas aplikebla al transformoj de elementaj partikloj, kaj al nukleaj reakcioj.

Diversaj kemiaj reakcioj utilas kombine en kemia sintezo por produkti deziratan produkton. En biokemio, serio de kemiaj reakcioj katalizataj de enzimoj formas metabolan vojon, per kiu okazas sintezoj aŭ malkombinoj ordinare neeblaj en ĉelo sen la enzimoj.


Developed by StudentB