Keta lingvo | |
Остыганна ка’ | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Jeniseja lingvaro | |
Parolata en | Rusio |
Regiono | Krasnojarska (Siberio) |
Parolantoj | 150 |
Denaskaj parolantoj | 190[1] |
Skribo | Cirila alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Dene-jeniseja?
| |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Neniu |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | ket |
Glottolog | kett1243 |
Angla nomo | Ket |
Franca nomo | kete |
Keta, ekse konata kiel Jenisej-a Ostjak, estas siberia lingvo, ĉefe parolata de la Ketoj.
Antaŭe, ĝi ne estis konsiderata kiel lingvo kun konata parenceco kun alia lingvo (krom la nun mortinta Juga lingvo). Sed en februaro 2008 la lingvisto Edward Vajda proponis, ke la keta lingvo estu konsiderata parenca kun la Na-denea lingvaro de Nordameriko. Multaj konataj lingvistoj, kiel Michael Krauss, Jeff Leer, James Kari, Heinrich Werner, Bernard Comrie, Johanna Nichols, Victor Golla, Michael Fortescue kaj Eric Hamp, aprobis tiun proponon.