Kimrio

Tiu ĉi artikolo temas pri regiono en Britio. Pri urbo en Rusio rigardu artikolon Kimri.
Kimrio
Cymru

Flago de Kimrio

Blazono de Kimrio

flago blazono
Nacia himno: Hen Wlad Fy Nhadau
Nacia devizo: Cymru am byth (Kimrio por ĉiam)
Situo en Britio
lando de Britio
nacio
lando Redakti la valoron en Wikidata vd
Bazaj informoj
Ĉefurbo Cardiff/Caerdydd
Oficiala(j) lingvo(j) kimra lingvo, angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) kimra (20%), angla (80%)
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, protestantoj
Areo 21 218 km²
- % de akvo 0,02 %
Loĝantaro 3 113 000 (2016)
Loĝdenso 140 loĝ./km²
Horzono +0 (en somero +1)
Interreta domajno uk
Landokodo UK
Telefona kodo 44
Plej alta punkto Yr Wyddfa
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Karlo la 3-a
Ĉefministro Vaughan Gething
(ekde 20-a de marto 2024)
Nacia tago 1-a de marto
Sendependiĝo parto de Britio
Ekonomio
Valuto Brita pundo (GBP)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Kimrio
vdr

KimrioKimrujo (kimre Cymru [kimri], angle Wales [ŭejlz]), estas malgranda montara lando en la okcidenta marbordo de Britio. La nomo "Kimrio" venas de la kimra Cymru, siavice de cymry kiu signifas "samlandanoj". La nomo "Wales" venas de la Anglosaksa, kaj signifas "[lando de la] fremdlanduloj." Laŭ la stato de 2016 en la komunumo loĝis 3 113 000 loĝantoj sur areo de 21 218 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 147 loĝantoj/km².

Kiam la anglosaksoj invadis Brition, ili forpelis multajn keltojn mez-britiajn al Kimrio, jam loĝata de keltoj ekde antaŭ la romia konkero. La kimroj rezistis la anglojn, sed malvenkis en 1282 al Eduardo la 1-a. Postaj ribeloj fiaskis, plej klare en 1409. En 1536, Kimrio formale unuiĝis kun Anglio; publikaj aŭtoritatoj uzis nur la anglan kaj tiel forigis la kimrojn el la administrado. Hodiaŭ la kimra havas oficialan statuson, sed nur ĉirkaŭ 600.000 kimroj parolas la kimran kaj la anglan, kaj nur 32.000 homoj parolas nur la kimran.

La ĉefurbo de Kimrio de 1955 estas Cardiff/Caerdydd (315.000). Ĝis 1999 Kimrio estis centre regata de Londono; nun ekzistas Nacia Asembleo por Kimrio kiu tamen ne havas plenan regpotencon, ĉar Kimrio (male al Skotlando kaj Nord-Irlando) havas leĝ-identecon kun Anglio.


Developed by StudentB