Klasika elektromagnetismo

En fiziko, klasika elektromagnetismo estas teorio de elektromagnetismo kiu provizas bonan priskribon de elektromagnetaj fenomenoj se taŭga longa skalo kaj kampaj fortoj estas grandaj sufiĉe por ke efikoj de kvantuma mekaniko estu malatentebla (vidu en kvantuma elektromagnetismo). Ĝi estis ellaborita dum la 19-a jarcento, plej elstare de James Clerk Maxwell.

Klasika elektrodinamiko estas la branĉo de elektromagnetismo, kiu konsideras la evoluon de sistemoj, kie la elektra kaj magneta kampoj interagas kun movantaj ŝargoj.

Ekvacioj de Maxwell kaj la lorenca forta leĝo formas bazon de la teorio.


Developed by StudentB