Klimato

La Tero vidita ekde la Apolo XVII, montranta la modelojn de nubeco, kiuj havigas indikojn de temperaturo, pluvo, humideco, aerpremo kaj vento, kio permesas realigi meteologiajn prognozojn por ampleksaj regionoj. La meteologiaj satelitoj realigas orbitojn pli malalte, per kio la prognozoj estas eĉ pli precizaj por lokoj aŭ areoj pli malgrandaj.
Enorma nubo kumulonimbuso ege disvolvigita vidita al oriento en la sudoriento de Karakaso, Venezuelo. Bona ekzemplo de la fluo de energio (varma, elektra, fizika-kemia, ktp.) en la intero de la atmosfero.

Klimato (de la greka vorto klima/klimatos "deklivo, angulo"[1]) estas priskribo pri la vetero en specifa areo surbaze de diversaj veteraj mezuradoj (do statistiko, ĉu meznombraaveraĝa) en tiu areo tra longa tempo, plej ofte laŭ tempoperiodo de ĉirkaŭ 30 jaroj.[2][3] Ĝi estas mezurata kontrolante la modelojn de variado en temperaturo, humideco, atmosfera premo, vento, precipitaĵo, atmosfera partiklokvanto kaj aliaj meteologiaj variabloj en difinita regiono laŭlonge de tempoperiodoj.

Oni povas diri, klimato estas tio kion oni atendas, sed vetero estas kio okazas. Klimato diferencas el vetero, je tio ke vetero priskribas nur mallongdaŭrajn kondiĉojn de tiuj variabloj en difinita regiono.

La klimato de regiono estas generata de la klimata sistemo, kiu havas kvin komponantojn: atmosfero, hidrosfero, kriosfero, litosfero, kaj biosfero.[4]

La klimato de la diversaj lokareoj dependas de multaj faktoroj, inter kiuj latitudo (distanco al la tera ekvatoro), tereno, kaj altitudo (alteco super la marnivelo), same kiel la proksimeco al akvejoj kaj ties fluejoj (ĉefe al maro aŭ eĉ plie al oceano). Klimatoj povas esti klasitaj laŭ averaĝaj kaj tipaj gamoj de diversaj variabloj, plej ofte temperaturo kaj precipitaĵo. Plej ofte uzata klasifika skemo estis origine disvolvigita de Wladimir Köppen. La sistemo de Thornthwaite,[5] en uzo ekde 1948, aligas vaporiĝ-transpiron kun informo pri temperaturo kaj precipitaĵo kaj estas uszata por la studado de biologia diverseco kaj de la eblaj efikoj sur ĝi fare de klimataj ŝanĝoj. La klasifikaj skemoj Bergeron kaj Spaca Sinoptika fokusiĝas sur la origino de aeramasoj kiuj difinas la klimaton de regiono.

Paleoklimatologio estas la studo de antikvaj klimatoj. Ĉar rekta observado pri klimato ne estas disponebla el antaŭ la 19a jarcento, paleoklimatoj estas deduktataj el proksimumaj variabloj kio inkludas ne-biotan pruvaron kiaj sedimentoj trovitaj en lagaj kuŝejoj kaj glaciindikiloj, kaj biotan pruvaron kiaj arboringoj kaj koralo. Klimataj modeloj estas matematikaj modeloj de pasintaj, nuntempaj kaj estontaj klimatoj. Klimata ŝanĝo povas okazi laŭlonge kaj de longaj kaj de mallongaj tempoperiodoj el vario de faktoroj; ĵusa varmigo estas studata en tutmonda varmigo.

  1. la grekoj kredis, ke la klimato dependas de la angulo, laŭ kiu la sunradioj falas sur la grundon
  2. . Annex I. Glossary: IPCC - Intergovernmental Panel on Climate Change (PDF). Intergovernmental Panel on Climate Change (2015). Arkivita el la originalo je 2018-02-05. Alirita 13a de Novembro 2015. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-05. Alirita 2016-01-12.
  3. What's the Difference Between Weather and Climate?. NASA (1a de Februaro 2005). Alirita 13a de Novembrp 2015.
  4. AR4 SYR Synthesis Report Annexes. Ipcc.ch. Alirita la 2011-06-28.
  5. C. W. Thornthwaite (1948). “An Approach Toward a Rational Classification of Climate”, Geographical Review 38 (1), p. 55–94. doi:10.2307/210739. 

Developed by StudentB